Pasporta Servo: Internacia gastiga servo per Esperanto

Pasporta Servo estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj senpage akceptas gastojn en siaj hejmoj. Por tio, la gasto(j) kaj la gastiganto(j) devas nur scipovi Esperanton. La adreslibro 2017, kompostita laŭ nova, aŭtomatigita, maniero enhavis 974 konfirmitajn gastigantojn el 81 landoj. Nuntempe en la servo estas registritaj 2376 gastigantoj el 122 landoj kaj ofertantaj gastigon en 1711 diversaj urboj.

Simbolo: Mapo

Simbolo: Domo

La gastigantoj indikas la kondiĉojn, ekz-e pri nefumado, aŭ la nombro de gastoj aŭ tranoktoj, kaj povas mencii diversajn komentojn pri siaj interesoj, deziroj, atingebleco kaj simile. Gastigantoj ĝuas akcepti homojn el diversaj landoj, gastoj ĝuas senpagan restadon, kaj ili facile interkomunikas per Pasporta Servo. Ofte, gastigantoj helpas al gastoj pri transportado, ekkoni la lokon, ktp.


Se vi havas iun ajn demandon, ne hezitu skribi al la teamo de PS: saluton [cxe] pasportaservo.org

Simbolo: Retpoŝto