Oftaj Demandoj

Pri kaj post la registriĝo.

Mi forgesis mian pasvorton! Kion mi faru?
  • Petu novan per via retpoŝta adreso ĉi tie: pasportaservo.org/pasvorto/nova/.
  • Entajpu vian retpoŝtadreson kaj klaku “Sendi”, vi ricevos retleteron kun ligilo.
  • Klaku la ligilon kaj vi povos registri vian novan pasvorton.
Mi forgesis mian salutnomon! Kion mi faru?
  • Petu memorigon de la salutnomo per via retpoŝta adreso ĉi tie: pasportaservo.org/salutnomo/memorigo/.
  • Entajpu vian retpoŝtadreson kaj klaku “Sendi”, vi ricevos retleteron kun via salutnomo.
Kial vi opinias ke krimuloj scias la pasvorton kiun mi volus uzi?
Tia mesaĝo povas aperi kiam vi registriĝas aŭ ŝanĝas vian pasvorton. Ni uzas servon (Pwned Passwords de Troy Hunt) kiu kontrolas en tute anonima maniero ene de publika datumbazo ĉu la pasvorto estis iam malkovrigita dum iu sekureca rompo ie ajn en la interreto. Tio ne signifas ke via propra konto estis trapenetrita, sed ke vi elektis iom komun-uzan pasvorton.
  • Ekzemple, vi ŝatus uzi la vorton “Esperanto” kiel pasvorton; tamen iu alia jam uzis ĝin ĉe alia (nesufiĉe sekurigita) servo kiu estis trarompita. Tia literkombino nun estas konata al krimuloj kaj estas do registrita en la menciita datumbazo.
Agordante tian komun-uzan pasvorton por via propra konto ĉe Pasporta Servo igas la konton malpli protektita.
Kiel elekti bonan pasvorton?
Bona pasvorto estas (sufiĉe longa) ĉeno de literoj, ciferoj, kaj simboloj kiun vi mem povas bone memori sed aliaj malfacile diveni. Kiel pasvorton, provu uzi iun frazon kaj ne unuopan vorton, ekzemple:
  • Verson el kanto aŭ poemo
  • Citaĵon el filmo aŭ parolado
  • Memorindan frazon el de vi ŝatata libro
Uzu almenaŭ 8 karaktrojn (ju pli longa la pasvorto des pli sekurigita estos via konto), kaj evitu uzi informojn kiujn aliaj scias pri vi aŭ povas facile eltrovi (ekzemple, per via socireta profilo). Ne uzu sole:
  • vian kromnomon
  • nomon de via infano aŭ dorlotbesto
  • naskiĝdaton aŭ -jaron vian aŭ de via partnero / infano
  • vian stratnomon aŭ adreson
  • vian hobion aŭ nomon de ŝatata ripozejo, ekzemple ‘esperanto’ aŭ ‘gufujo’
  • oftajn / simplajn vortojn, ekzemple la memevidentajn ‘pasvorto’, ‘abcdef’, ‘1234’
  • kombinojn sur klavaro kiel ‘zxcvbnm’, ‘3edc4rfv5tgb’
Estas rekomendinda la uzo de pasvort-administrilo kun bona reputacio, kiel 1Password (2.99$ monate) aŭ LastPass (baza versio senpaga), por konservi longajn kaj sekurajn pasvortojn sen la neceso enparkerigi ilin.
Mia retadreso ne plu aktualas / mi volas ŝanĝi mian registritan retadreson. Kion mi faru?
  • Provizu vian novan retpoŝtan adreson ĉi tie: pasportaservo.org/retadreso/.
  • Atentu ke vi devas klaki la ligilon en konfirma retletero kiun ni sendos al la nova adreso, antaŭ ol via retadreso ŝanĝiĝos en la retejo.
  • Dum ankoraŭ vi ne klakis tiun ligilon, la retejo daŭre uzos la malnovan retadreson.
  • Se vi ne ricevas la konfirman retleteron, skribu al ni.
Kie estas la mapo de gastigantoj?
La mapo estas esplorebla ĉi tie: pasportaservo.org/mapo/. Ĉiun fojon kiam vi serĉas gastigantojn, vi vidos ankaŭ ligilon al la mapo de la petata regiono.

Kial mi fariĝu gastiganto?

Sed mi jam gastigas eĉ sen esti en la Pasporta Servo!
Se vi oficiale aperas en Pasporta Servo, ankaŭ novuloj kaj homoj el aliaj anguloj de la planedo povas vin trovi.
Sed venos tro da gastoj, se mi estos en la gastiganto-listo!
Vi ĉiam rajtas rifuzi tranokto-peton sen klarigi kial.
Sed mi ne povas gastigi la tutan jaron, mi ne ofte estas hejme.
La gastoj ĉiam devas anonci sin antaŭ ol veni al vi, do vi vidos, ĉu vi tiam estos hejme aŭ ne.
Vi krome povas indiki ĉe via loĝejo periodon kiam vi ne havas eblecon gastigi, se vi anticipe konas la datojn.
En via profilo estas la “Loĝejo”-parto de la paĝo. Klaku sur la butono dekstre Rigardi . Aperos la paĝo de via loĝejo, tie klaku sur la butono Maldisponebla? . Elektu la datojn kiam via maldisponebleco komenciĝas kaj/aŭ finiĝas.
Sed mi ne emas pagi por esti gastiganto.
Registriĝo kiel gastiganto en Pasporta Servo estas libervola kaj senpaga. Ni petos neniun monon de vi, kaj ĝojos vidi vin inter tiuj markitaj oranĝkolore en la serĉrezultoj.
Eĉ se mi havas dormlokon, mi ne havas tempon aŭ emon prizorgi gasto(j)n.
La gastoj devas esti memstaraj. La ideo de Pasporta Servo estas, ke oni helpas pri la tranoktado, ĉiu aldona bonkoreco / servo / ĉiĉeronado dependas de la gastiganto. Se vi ne havas tempon/emon, do vi ne havas. Neniu devigas vin tion fari.
Sed mi ne havas apartan gastoĉambron aŭ liton. Mi nur povas plankon proponi.
Ankaŭ tute bone! Indiku ekzakte kiajn kondiĉojn vi havas, kaj la gastoj devos akcepti tion.
Sed mi loĝas en tiom fora loko, ke neniu venus al mia urbo!
Invitu la gastojn al vi! Uzu frapan rimarkon apud via adreso kial indas viziti vin kaj la ĉirkaŭaĵon.
Proponu aktivecon! Skribu bonvenan teksteton. Kontaktu aliajn gastigantojn en via regiono por povi proponi plurajn lokojn proksime.
Sed mi ne volas aranĝi invitleteron por gastoj!
Tion vi tute ne devas fari. Ajnajn formalaĵojn rilatajn al vizoj aŭ restadpermesoj k.s., la gastoj devas prizorgi per propraj rimedoj. Se iu petas vin, simple rifuzu.

Se vi estas gasto…

Ĉu estas limo pri kiom da adresoj aŭ tranoktebloj mi rajtas uzi?
Ne, ne ekzistas limo. Ĉiam dependas de la unuopaj gastigantoj, ĉu ili povas vin gastigi aŭ ne.
Ĉu mi vere, ĉiam devas antaŭe kontakti la gastigantojn?
Kelkaj gastigantoj pretas akcepti gastojn sen antaŭa anonco, sed nur por malmultaj tio estas tute akceptebla.
En la paĝo de loĝloko (kaj en la libreto, apud la adreso) vi ĉiam vidas la kondiĉojn indikitajn de la gastiganto. Se oni petas interkonsenton kontakti pli frue telefone, do faru tion; se retletere, tion.
Bonvolu ĉiam respekti la petitajn limigojn de la gastiganto.
Kiom da tempo mi rajtas resti ĉe la gastiganto?
Same kiel pri kontaktado, ankaŭ la resto-daŭro estas indikita. Kelkaj akceptas nur por unu nokto; okazas, ke tute ne gravas por la gastiganto kiom longe vi restas. Vi antaŭanoncu kiom da noktoj vi deziras resti, kaj nepre interkonsentu.
Kion mi faru se gastiganto rifuzas mian tranokto-peton?
Tio foje okazas. Oni ne ĉiam havas tempon kaj la kondiĉojn gastigi. Serĉu alian gastiganton.
Ĉu mia gastiganto ankaŭ donos al mi manĝaĵon?
Denove, tio estas laŭ interkonsento. La gastiganto rajtas peti repagon por la manĝado, sed la gastiganto tute ne devas proponi manĝojn. Vi, kiel gasto, povas proponi kuiri aŭ prepari kune!
Ĉu mia gastiganto helpos min akiri vizon aŭ restadpermeson?
Ne. La ideo de Pasporta Servo estas, ke oni helpas pri la tranoktado, en neformala maniero. Gastigantoj ne povas (kaj foje eĉ ne rajtas) respondeci pri vi antaŭ la instancoj de sia lando. Ĉiujn oficialajn paperojn necesajn por laŭleĝa restado en la lando, vi devas aranĝi formale, mem.
Ĉu mi mem devas gastigi por povi gasti ĉe aliaj?
Ne, esti gastiganto mem ne estas antaŭkondiĉo (paroli Esperanton – jes :)
Se vi iam ekhavos la kondiĉojn por proponi ankaŭ al aliaj tranokteblon, ni ĝojos vidi vin inter la gastigantaro de Pasporta Servo!
Kiom mi devas pagi por ĝui la gastigan servon?
Neniom. Pro uzado de Pasporta Servo (kun la celo esplori gastigeblojn, gasti, aŭ gastigi), ni petos de vi neniun monon; tio estas tute senpaga. Se vi emas subteni la projekton, ni kompreneble tre ĝojos! (Vi povas fari ĝiron al TEJO indikante kiel celon “subteno por PS”.)
Atentu, tamen, ke iuj gastigantoj povas peti partoprenon en elspezoj rilataj al via ĉeesto; ekzemple, repagon de manĝaĵo-kostoj. Nepre interkonsentu kun la gastiganto antaŭ via alveno.

Pasporta Servo – libra versio.

Kiel mi sciu, ke mi aperos en la libro?
En la paĝo de via loĝejo, sube, “printi en la PS-libreto”: devas esti jes.
Krome, se vi estis ĝis nun en la libreto, kaj vi denove volas aperi en ĝi, vi konfirmu per la retletero, kiun ni sendos al vi.
Kial la retejo postulas de mi indiki mian genron?
La PS-libreto, malsame al ĝia retejo, estas senŝanĝa kaj ne ebligas interagon kun la gastiganto antaŭ ol peti pri tranokto. Tial ĝi dekomence prezentas certajn informojn pri gastigantoj, kiuj povus esti gravaj por la gastoj.
Iuj preferas gasti nur ĉe personoj de specifa genro; ekzemple, pro religiaj aŭ personecaj kialoj. Ĉar tiu ĉi kondiĉo estas atentinda, gastigantoj estas petataj indiki la informon. La retejo proponas kelkajn (plej oftajn) variantojn sed elekti el inter ili ne estas devige; oni ĉiam povas tajpi sian propran preferon por sia genra identeco.
Kial Pasporta Servo uzas la nocion genro anstataŭ sekso?
Genro ne estas la sama kiel biologia sekso, kaj pli intime rilatas al onia identeco; kiamaniere oni sindifinas. Kvankam multaj homoj havas genran identecon konkordan kun iliaj fizikaj seksaj markoj, pluraj aliaj tian kongruon ne sekvas (tuttempe aŭ parttempe, kiel ekzemple homoj kun ne-fiksa aŭ ambigua genro). Por lerni pli pri la temo, legu en Vikipedio.
Mi ne plu volas aperi en la libro. Kion mi faru?
En via profilo estas la “Loĝejo”-parto de la paĝo. Klaku sur la butono dekstre Rigardi . Aperos la paĝo de via loĝejo, tie klaku sur la butono Redakti .
En la redakta formularo iru tute malsupren kaj vidu ĉu estas markilo apud “Printu en la PS-libreto”, se jes, forigu ĝin kaj konservu.
Se vi ne scias kiel ŝanĝi vian profilon, skribu al ni.
Mi ankoraŭ neniam estis en la libro, sed nun volas aperi en ĝi. Kion mi faru?
En la paĝo de via loĝejo, sube, kontrolu kio aperas ĉe “printi en la PS-libreto”. Se jes, vi aperos en la libreto! Se ne:
Klaku sur la butono Redakti tie. En la redakta formularo iru tute malsupren kaj certiĝu ke estas markilo apud “Printu en la PS-libreto”, konservu. Ankaŭ certiĝu ke en la privatecaj agordoj la loĝejo estas markita ke ĝi estu videbla en la libreto.
Se vi ankoraŭ ne havas profilon en la retejo, kreu ĝin, kaj poste nepre elektu esti printita en la libreto.