Ĝisdatigo — junio 2022

publikigita je : 30-a de junio 2022

En la lastaj jaro-kaj-duono ne aperadis aktualigoj, kaj tio povus ŝajnigi ke PS “dormas”. Sed tiu falsa impreso estas ja... falsa. Farataj estis multaj diversaj ŝanĝoj, kun plejparto de ili “sub-haŭtaj” – ne rekte atesteblaj ĉe la videbla interfaco. Legu plu por la detaloj.

• Estis konstruita loka datumbazo (aŭ pli ĝuste, aro de reguloj) de adres-formatoj kaj postuloj pri adres-partoj por la landoj de la mondo, helpe de la servoj Commerce­Guys-Addressing kaj GeoNames. Tio ekebligis al PS scii kiu formato de poŝtkodo estas uzata en ĉiu lando, kaj ĉu regiono-nomo estas deviga parto de la adreso.

Ekzemple, en Litovio poŝtkodoj konsistas el 5 ciferoj kaj povas havi la prefikson ‘LT-’, sed en la apuda Latvio poŝtkodo estas nur 4-cifera kaj la prefikso ‘LV-’ estas deviga. Oni scias pri ŝtatoj en Nord-Amerikaj kaj Sud-Amerikaj landoj, sed kiom multaj scias ke la pacifika insularo Respubliko de Palaŭo estas dividita en 16 ŝtatojn? (Bedaŭrinde, PS ne havas gastigantojn en iu ajn el ili...)

• PS nun kontrolas ĉu la poŝtkodo indikita estas en la ĝusta formato (sed ne ĉu ĝi estas vere ekzistanta kodo).

• Estis konstruita loka datumbazo de regionoj de la landoj tra la mondo, helpe de servoj Commerce­Guys-Addressing kaj GeoNames. Regiono povas esti (sub)ŝtato, provinco, aŭ distrikto. Foje eĉ federacia lando aŭ subjekto. PS nun scias kiel tiuj regionoj nomiĝas en la loka lingvo, kiel ĝuste transliterumi la nomon se origine ĝi ne aperas per latinaj literoj, kaj kiuj estas iliaj Esperantlingvaj nomoj. Ankaŭ kie geografie la regionoj lokiĝas.

• En la formularo por redakti loĝejon, la kampo "ŝtato/provinco" montras liston el la supre-menciita datumbazo, post elekto de la lando. Ankaŭ la nomo de la kampo dinamike ŝanĝiĝas por prezenti kiel ĝuste oni referencas al la regionoj en la elektita lando. Ekzemple, “federacia lando” en Germanio, sed “vojevodio” (tipo de provinco) en Pollando.

 grafika ekzemplo de formulara kampo "ŝtato/provinco"

• Se en la loĝejo-redakta formularo estas indikita urbo, kiun PS ne jam konas, ĝi estas tuj geokodigita. Tio signifas ke ekstera servo estas petita pri la geografiaj koordinatoj de tiu urbo. Tiu informo estas uzata, ekzemple, por ĝuste montri la mapeton en la loĝeja paĝo.

• Trello estis anstataŭigita per GitHub-diskutoj  ; Kontribuu!

• Administrantoj povas ŝanĝi informon en ies profilo aŭ pri ia loĝejo, sen konfirmi la aliajn informojn. Antaŭe, forsendado de la formularo aŭtomate markis ĉiujn informojn kiel kontrolitaj kaj konfirmitaj (tio estas tasko de landaj organizantoj).

• La aŭtomata helpilo pri kontrolo de informoj, kiun uzas landaj organizantoj, nun inkluzivas ankaŭ telefon-numerojn. Tio ne signifas ke PS robote telefonos al gastigantoj, sed almenaŭ avertos se la numero ne ŝajnas esti en la ĝusta formato (ekzemple, area kodo 032 ne ekzistas en Irano, aŭ mankas cifero).

• Simile, la helpilo avertos landan organizanton se loĝejo estas lokigita ekster la limoj de la lando en kiu ĝi situas. Ekzemple, se gastiganto metis erare pinglon sur la mapon, aŭ forgesis la pinglon ĝisdatigi post translokiĝo.

 grafika ekzemplo de averto pri malĝusta lokigo

• Travis estis anstataŭigita pet GitHub-agoj, por la seninterrompa integrado de la fontokodo.

• Diversaj datumbazaj operacioj estis simpligitaj aŭ kombinitaj, por pli efika mendado. Sekve, nenecesaj informoj ne estas ŝargitaj kaj, inverse, kiam estas necesaj pliaj informoj, ili estas ŝargitaj en unu paŝo. Tio rezultas en pli rapida ekapero de paĝoj.

• Estis plifortigitaj kontroloj de pasvortoj, tiel ke uzantoj ne elektu tro facile diveneblajn pasvortojn. Interalie, la kontrolilo komparas la valoron al aliaj detaloj de la profilo, tiel ke krimulo ne povu uzi sian konon de la persono por diveni pasvorton kaj aliri la PS-konton de la viktimo. Ekzemple, se iu nomiĝas Sebastíano, tiam s3bast1ano ne estas tre bona pasvorto...

• Estis anstataŭigita la biblioteko kiu desegnas formularojn. Tio ebligas multe pli da opcioj kaj fleksebleco en konstruado de la formularaj elementoj.

• La piktograma tiparo Font Awesome estis ĝisdatigita al versio 6, disponigante por uzo centojn da novaj kaj freŝigitaj piktogramoj.


Antaŭa novaĵo : Elektu viajn preferatajn telefonnumerojn Sekva novaĵo : Adaptita maniero trovi gastigantojn (kaj ne nur)