Elektu viajn preferatajn telefonnumerojn

publikigita je : 9-a de novembro 2020

Foje homoj havas kelkajn telefonnumerojn per kiuj oni povas atingi ilin. Ekde nun la ordo en kiu la numeroj aperas en via profilo gravas – la plej supra numero ĉiam aperos unua.

Vi povas elekti kaj ŝanĝi la ordon mem. Tuŝu iun ajn linion en la tabelo je ĝia maldekstra rando kaj ŝovu al nova pozicio. Aŭ premu la butonon “Prioritatigi” sub la tabelo kaj uzu la triangulojn ekaperontajn flanke de ĉiu linio, por movi liniojn pli suben. Memoru ke por ĉiu telefona numero vi povas agordi ankaŭ al kiuj ĝi estu videbla, en la privateco-agordoj de la profilo.


Antaŭa novaĵo : Trovu vin! Sekva novaĵo : Ĝisdatigo — junio 2022