Adaptita maniero trovi gastigantojn (kaj ne nur)

publikigita je : 10-a de januaro 2023

Ekde kelkaj tagoj funkcias la pliampleksigita serĉilo en la retejo. Se antaŭe eblis trovi gastigantojn nur laŭ geografiaj regionoj, la “detala serĉo” havigas la eblecon indiki diversajn deziratajn kondiĉojn kaj eĉ trovi homojn laŭ ilia nomo. Krom tio, vi ne plu estas limigita je gastigantoj: la serĉilo nun permesas trovi ĉiĉeronojn (tiujn kiuj markis “volonte montros la ĉirkaŭaĵon al vizitantoj” ĉe sia profilo) kaj simple tiujn kiuj volonte pasigos kun vi iom da tempo ĉe taso de varma aŭ malvarma trinkaĵo. Esploru la eblecojn uzante la butonon “Agordoj de serĉado” apud la serĉo-kampo.


Antaŭa novaĵo : Ĝisdatigo — junio 2022 Sekva novaĵo : Sciigu kion gastoj atendu en/ĉe via domo