Eta mapo = lacaj okuloj

publikigita je : 13-a de junio 2020

La priskribon de ĉiu loĝejo akompanas mapeto montranta proksimuman geografian ĉirkaŭaĵon en kiu la loĝejo troviĝas. Ni konstatis ke sur poŝtelefonaj ekranoj ĝi estas vere tro eta kaj malfacile permesas vidi detalojn. Tial ni aldonis butonon al ĉiu tia mapeto, per kiu eblas grandigi ĝin je la tuta ekrano. (La butono funkcias ankaŭ por ordinaraj komputiloj kun grandaj ekranoj!)


Antaŭa novaĵo : Amikeco al papero, ne nur ekrano Sekva novaĵo : Trovu vin!