Amikeco al papero, ne nur ekrano

publikigita je : 26-a de majo 2020

Ekde nun la paĝoj de la retejo taŭgas ankaŭ por la fizika papera medio, por sen-retaj cirkonstancoj.

Kvankam en la nuna momento, – pro la tutmonda pandemio, – vojaĝado estas tre limigita, ni jam pensas pri estonteco. Estante survoje ne ĉiam haveblas bona reta konekto – aŭ entute, kaj tiel foje utilas havi kopion de la informoj de via gastiganto sur papero. Pasporta Servo do nun elprinteblas.

Tio signifas ke rigardante profilan paĝon de via gastiganto (aŭ gasto) aŭ ties loĝejo-paĝon, vi povas elekti la “Printu”-funkcion en via retumilo (ofte per la klavo-kombino Stir+P) kaj ricevi paperan kopion de tiu paĝo. Por la mapeto kiu montras la lokigon de la loĝejo ni preparis apartan paĝon kie la mapo estas stiligita en maniero multe pli taŭga por la papero.

Atentu ke la paperaj kopioj estas por via persona uzo. Por eviti misuzon, la retejo ne donas eblecon amase elprinti informojn de pluraj uzantoj.


Antaŭa novaĵo : Pli sekura retejo Sekva novaĵo : Eta mapo = lacaj okuloj