Sciigu kion gastoj atendu en/ĉe via domo

publikigita je : 17-a de septembro 2023

Gastigantoj ne devas plu limigi sin al tro baza listo de kondiĉoj. Kontrolu la plivastigitan liston kaj ĝisdatigu la detalojn de via loĝejo, por ke gastoj pli bone sciu kion atendi kaj povu trovi la plej taŭgan loĝejon per la serĉilo.

Historie, sur la paĝoj de la PS-libreto, vi povus renkonti tri simboletojn indikantajn la kondiĉoj ĉe la gastiganto: “ne fumu,” “unuĉambra loĝejo,” kaj “kunportu dormosakon” fotokopio de simboloj el la libreto. La moderna retejo transprenis ilin kaj dum longa tempo ĉiujn aliajn kondiĉojn la gastigantoj devis detaligi en la priskribo. Tamen la retejo ne havas la samajn limigojn pri kvanto de informoj kiel papero. Do tio nun ŝanĝiĝas – gastigantoj plu povas elekti el vasta aro de diversaj faciligoj kaj limigoj, kiuj aŭtomate aperos sur la loĝeja paĝo kun belaj simboloj. Tiuj kondiĉoj estas ankaŭ serĉeblaj per la detala serĉilo:

 grafika prezento de la parto “kondiĉoj” en la serĉo-formularo

Ju pli da gastigantoj uzos la plivastigitan liston de kondiĉoj des pli facilos por la gastoj trovi taŭgan tranoktejon. Do, se vi gastigas, vizitu la paĝon de via loĝejo kaj kontrolu ĉu iuj el la novaj faciligoj kaj limigoj koncernas vian domon, ĝian ĉirkaŭaĵon, kaj la kondiĉojn ene. Kompreneble, la nuancojn vi daŭre povas detaligi en la priskribo de la loĝejo.


Antaŭa novaĵo : Adaptita maniero trovi gastigantojn (kaj ne nur) Sekva novaĵo : Antaŭjarfina cimo-ĉaso