Pluraj aldonoj kaj ŝanĝoj

publikigita je : 30-a de decembro 2019

Ni bedaŭras konstati ke dum longa tempo mankis aktualigoj pri la stato de la retejo. Tamen, tio ne signifas ke nenio okazis ekde la lasta novaĵo. Fakte, sen fanfaroj, multaj plibonigoj estis enkondukitaj. (Legu la plenan afiŝon por ekscii pli da detaloj.)

~ ~ ~

Ĉefaj Ŝanĝoj

  • Foje homoj havas okazaĵojn en sia vivo kiuj ne permesas al ili okupiĝi dum ioma tempo pri gastoj. Estis aldonita do ebleco indiki portempan maldisponeblecon – ĉu nun ĉu en estonteco. La paĝo de via loĝejo permesas agordi tion per la butono enmetante la datojn de (ebla) komenco kaj (ebla) fino.

  • La Ĝenerala Datum-Protekta Regularo ekefikis en la Eŭropa Unio je 25-a de majo 2018. Ankaŭ Pasporta Servo estis taŭgigita al la oficialaj postuloj; sed male al iuj internaciaj kompanioj aŭ servoj, PS ofertas la samajn rajtojn kaj protektojn al la uzantoj sendepende de kie ili lokiĝas en la mondo.

  • Uzante la okazon ni realigis pli rafinitajn regilojn pri videbligo de informeroj. Tiuj regiloj estas disponeblaj al ĉiuj uzantoj en la sekcio “Agordoj” de iliaj kontoj. Iru al via profilo, klaku kaj poste pluiru al . En la sekcio “Privateco” vi nun povas elekti por ĉiu informero kiun vi aldonis al via profilo, kie ĝi aperu kaj kiu povu vidi ĝin.

    • Ekzemple, vi havas telefonan numeron kiu vi ne emas ke estu printita en la PS-libreto? Elektu ‘ne’ en la kolumno ‘en la libreto’.

    • Aŭ, vi volus igi vian loĝejon portempe netrovebla per la PS-serĉilo? Elektu ‘ne’ en la kolumno ‘en la retejo: ĉiuj pasportservanoj’.

  • Cetere, la ekzakta punkto kie lokiĝas la loĝejo neniam aperis sur la mapoj de PS (ĉiam nur proksimuma pozicio). La mapetoj sur la loĝejaj paĝoj estis do aktualigitaj por montri pli klare – per blua cirklo – ke temas pri ĉirkaŭaĵo.

    • Estas unu escepto al tiu ĉi regulo. Uzantoj permesitaj fare de la posedanto de la loĝejo povas vidi ĝian plenan adreson kaj la ekzaktan geografian punkton.

    • Por permesi al iu uzanto vidi tiujn ĉi informojn, iru al la paĝo de via loĝejo kaj elektu .

  • Celante helpi la gastigantojn kaj la gastojn pli akurate kaj vere priskribi sin, estis aldonitaj du kampoj por la profiloj.

    • La unua, “genro”, permesas al la uzantoj precizigi sian genran identecon. Ni provizas liston de sugestoj de la plej ofte uzataj, sed ĉiu povas entajpi la terminon kun kiu ri plej identiĝas.

    • Ĉu vi rimarkis oblikvan vorteton en la lasta frazo? La dua kampo, “pronomo”, provizas al la uzantoj la eblecon indiki al aliaj uzantoj de la retejo kiel referenci al si, en tria persono. Tio ligiĝas al la genra identeco. Se en la profilo de la uzanto aperas “pronomo: ŝi”, bonvole diru “ŝi estas afabla gastiganto” ; se aperas “pronomo: ri aŭ li”, vi rajtas diri “mi ŝatis promeni tra la urbo kun ri”“mi ŝatis la promenon kun li”. Kaj se aperas “pronomo: ajna”, la uzanto ne ofendiĝos se vi uzos ‘li’, ‘ŝi’, ‘ri’, aŭ ‘ĝi’.

  • Ĉiuj mapoj kaj mapetoj en la retejo estis aktualigitaj kaj montras la Esperantlingvajn nomojn de landoj kaj lokoj, inkluzive de la nomo en la loka lingvo. (La montreblaj etikedoj en E-o estas dependaj de ilia havebleco ĉe OpenStreetMap; se mankas vi ja rajtas mem aldoni la etikedon en la kunlabora mapiga retejo.)

  • Mapeto montranta VarsovionMapeto montranta Tokion

~ ~ ~

Iom Malpli Ĉefaj Ŝanĝoj

  • Antaŭe la serĉo-rezultoj estis limigitaj al antaŭdifinita kvanto. La listo de la rezultoj estis modifita por ebligi ŝargadon de pliaj kaj pliaj gastigantoj kaj loĝejoj. Plej ofte tio okazas eĉ tute aŭtomate kiam oni atingas proksime de la fino de la nune montrita listo. (La plena listo ne estas tuj mendata por kompati al la datumbazo.)

  • Al la paĝo kun la serĉo-rezultoj estis aldonita ligilo “Vidi regionan mapon” per kiu eblas vidi la serĉitan regionon sur la mapo, kun punktoj montrantaj la trovitajn gastigantojn en tiu regiono.

  • Punktoj sur la monda mapo povas indiki kelkajn gastigantojn en la sama areo. Tiuokaze, klako sur la punkto montras la nomojn de ili ĉiuj.

  • La interna komunikilo (la butono ) estas la ĉefa maniero kontaktiĝi kun gastigantoj, kaj ĝenerale aliaj uzantoj de la retejo. Tamen, se la uzanto ne estas aparte aktiva kaj ties registrita retpoŝtadreso ne funkcias, povas okazi ke la kontaktato neniam ekscios pri via mesaĝo. En tiu okazo, kaj se la uzanto listigis alternativajn kontakt-manierojn, ni avertos vin pri tio kaj sugestos uzi tiujn ĉi alternativojn (ekz., telefonnumeron por voki aŭ sendi SMS-n).

  • Ĉiuj paĝoj de la retejo estis pli bone adaptitaj por voĉlegiloj kaj sen-vida uzado (tamen, ni scias ke ankoraŭ multo estas plibonigebla el vidpunkto de alirebleco de la retejo; ĉu vi ŝatus helpi?).

~ ~ ~

Malgrandaĵoj

  • Iamaniere enŝteliĝis cimo kiu kaŭzis ke rigardante per poŝtelefono la loĝejojn, ĉiuj ili estis markitaj kiel “nedisponeblaj”, eĉ kiam posedantoj klare gastigis! Ni riparis tion.

  • Ĉu vi forigis vian profilon kaj poste rekonsideris tiun paŝon? Vi ne nepre devas krei novan profilon; kontaktu nin, kaj administranto helpos vin restarigi vian antaŭan profilon.

  • Foje la retejo petas konfirmi vian retpoŝtan adreson, per sendado de mesaĝo al tiu adreso kun konfirma ligilo. Tiu ĉi ligilo ne ĉiam ĝuste funkciis; ni riparis tion.

  • Eble okazis al vi ke vi rigardis profilon de gastiganto en lando A sed la mapo montris ŝajne tute ne rilatan landon B. Tio okazadis pro tio ke kiam gastiganto translokiĝis, kaj ŝanĝis sian adreson, la geopoziciigo de la loĝejo ne estis aŭtomate aktualigata. Estis do realigita kontrolo pri kiome ŝanĝiĝis la adreso, kaj se necese, la geopoziciigo estas rekalkulata.

  • Dum iom da tempo, uzantoj kiuj tre longe ne ensalutis en la retejo kaj ne plu memoris sian pasvorton, ne povis uzi la pasvorto-restarigan funkcion. Tio okazis pro tio ke la antaŭa pasvorto estis kodigita en malnova kaj ne plu subtenata maniero (MD5 / SHA1); la restariga funkcio simple ignoris tiajn pasvortojn! Ni re-aldonis subtenon por tiuj kripto-haketaĵoj tiel ke la restarigo funkciu; tamen nur por tiu ĉi okazo. Kiam vi elektus novan pasvorton, tiu ja estas kodigata en moderna kaj sekura maniero.

  • La paĝo “Landaj Organizantoj” estis adaptita por esti komforte uzebla per poŝtelefonoj (kaj ĝenerale aparatoj kun malgranda ekrano).

  • Pli da informoj estis aldonitaj al la paĝo “Oftaj Demandoj”.

~ ~ ~

Landaj Organizantoj

  • Pluraj ŝanĝoj estis enkondukitaj por faciligi la laboron de Landaj Organizantoj. La reviziaj paĝoj nun :

    • enhavas pli da videblaj informoj en unu loko,

    • permesas rapidan redakton de malĝustaj informeroj,

    • kaj inkluzivas pli da aŭtomataj kontroloj pri la ĝusteco de la informoj.

  • Same, pli da teĥnikaj detaloj utilaj por LO-j aperas en la aliaj paĝoj de la retejo (ekzemple, profiloj kaj loĝejoj).

  • En la revizia paĝo por LO-j estis aldonita mapeto de ilia lando kiu montras ĉiujn gastigantojn kaj ties staton.


Antaŭa novaĵo : Nova serĉilo kaj… mapo! Sekva novaĵo : Pli stabila retejo