Nova serĉilo kaj… mapo!

publikigita je : 30-a de septembro 2017

Post monatoj da laboro pri geografia sistemo, ni ĝoje anoncas du novaĵojn: la novan serĉilon kaj la mondmapon!

La nova serĉilo ne plu montros nur la gastigantojn ene de la urbo aŭ lando kiun vi elektis, sed ankaŭ la plej proksimajn de tiu loko. Pro tio vi ĉiam ricevos rezultojn, eĉ se la plej proksima gastiganto estas 2000 km-ojn for de via serĉpeto.

La plej gastigemaj gastigantoj certe ĝojos esti pli troveblaj!

Kaj la tre atendita kaj petata funkciaĵo estas la monda mapo! Nepre malkovru ĝin kaj esploru.


Antaŭa novaĵo : Post ses jaroj, la libreto revenas! Sekva novaĵo : Pluraj aldonoj kaj ŝanĝoj