Iĝu landa organizanto ĉe Pasporta Servo!
La tutmonda reto de esperantistaj gastigantoj denove aperos en libreta formo en 2026 — kaj ni bezonas vian helpon por teni ĝin aktuala kaj utila por ĉiuj! Pasporta Servo serĉas volontulojn por kunordigi la gastigantojn en diversaj landoj.
La lasta eldono kiel libreto aperis en 2017. Pasis longa tempo ekde tiam, kaj naŭ jarojn poste, TEJO, kunlabore kun UEA, preparas novan eldonon de la libro, kiu aperos ĉi-jare. Tamen, por ke Pasporta Servo iĝu vere bonkvalita servo por ĉiuj uzantoj, ni kalkulas je la subteno de tutmonda reto de helpantoj, kaj vi povas iĝi parto de tiu tutmonda reto!
Kiel landa organizanto vi:
- kontrolos kaj ĝisdatigos la informojn de gastigantoj en via lando;
- kontaktos gastigantojn por certigi la ĝustecon de datumoj;
- helpos konservi Pasportan Servon fidinda kaj vivanta reto por la tuta komunumo.
Ni serĉas landajn organizantojn por ĉiuj landoj en la mondo, en kiuj estas almenaŭ unu gastiganto de Pasporta Servo kaj kiuj ne havas jam “prizorganton”.
La laboro estas tute volontula kaj fleksebla — la taskojn vi faros, kompreneble, laŭ via disponeblo. Kandidatiĝu aŭ demandu pli ĉe: saluton@pasportaservo.org.