Ciberkrimuloj atakis Pasportan Servon

publikigita je : 12-a de decembro 2025

Se vi ricevis mesaĝon postulantan de vi konfirmi vian konton, ĝi estas falsa.

En la lastaj tagoj Pasporta Servo troviĝis sub atakoj, kiuj komenciĝis merkrede 10-an de decembro kaj daŭris ĝis vendredo la 12-a de decembro. La krimuloj kreis plurajn kontojn, ĉirkaŭirante la protektojn kontraŭ robotaj registriĝoj, kaj dissendis trompajn mesaĝojn per la retejo. Tiuj mesaĝoj – plejparte en Esperanto! – provis fraŭdi la uzantojn kaj ŝteli iliajn kreditkartajn informojn. Ne komuniku kun la trompaj kontoj kaj ne eniru la retpaĝojn kiujn ili petas vin viziti.

Kelkaj atentigoj por vin gardi de trompoj:

  • Se la teamo de Pasporta Servo petos vin konfirmi vian konton aŭ profilon, tiu peto venos kiel senpera retmesaĝo kaj ne per la komunikilo en la retejo.
  • Ĉiuj ligiloj en oficialaj komunikiloj de PS estas al la retejo pasportaservo.org.
  • Se uzanto petas vin viziti iun retpaĝon, ne entajpu tie viajn personajn informojn, kontaktdetalojn, informoj de pagokarto, aŭ la pasvorton de via PS-konto.

Je la okazo kiam vi suspektas ke iu nerajtigite aliris vian PS-konton, sciigu tion senprokraste al la teamo de Pasporta Servo.


Antaŭa novaĵo : Pasporta Servo ne plu subtenas IE