PDF-listo de la membroj
Sendita de uzs980 la 24an de aŭgusto 2009.
Mi ĵus rimarkis, ke nun haveblas listo de la gastigantoj en formo de PDF-dosiero ĉe www. pasportaservo.org/pdf . Bedaŭrinde la ilo, per kiu oni faris tiun liston, ŝajne havas iun eraron, ĉar ekzemple al mia adreso ĝi aldonis retpoŝtadreson de aliulo ...
Do, ne uzu ankoraŭ tiun liston por kontakti gastigantojn retpoŝte!
Robert Weemeyer
Hannover, Germanio
- Ensalutu aŭ membriĝu por partopreni
Sendi la paĝon
_Komentoj









Kiamaniere min povas ricevi PDF-an version de Pasporta Servo ?
Almenaŭ vi bonŝanĉis elŝuti tiun pdfon. Kiam mi sendas Firefox al www. pasportaservo.org/pdf mi ricevas mian guclŝerĉilon, kiu listas siajn trovojn.
Se mi uzas www. pasportaservo.org/ref/ mi ricevas: Vi ne rajtas havi la dokumenton. Bv eniri en www.pasportaservo.org
....
Ankaŭ mia retadreso en la pdf-listo estas fantazia....
Do, la PDF-kreilo vere havis ankoraŭ iun eraron, kio estis la ĉefa kialo ke ni provizore forprenis la PDFon. Dua kialo estas, ke ĝi estis ekstere atingebla, kaj trie ĝi ne vere bele aspektis. Ni plibonigos ĝin, kaj poste ĝi reaperos (kun ĝustaj informoj).
Ĝi ne estas anstataŭaĵo por la libro, tiu tamen aperos.
Paŭlo
Jes, sed mia retpoŝtadreso ne estis korekta. ( ĉe yahoo punkto com ) .