Ili parolas en esperanto, la egalrajta lingvo

Raporto aperinta en la ĵurnalo Ouest France en la 28/12/2009. Sendita de Bruno Robineau.

La originala legeblas ĉe:
http://parolumondo.com/ouest-france-esperanto.pdf

Ili parolas en esperanto, la egalrajta lingvo

Sub foto : Yvonne kaj Bruno ROBINEAU ĉe koreaj geedzoj kun tradicia kostumo. « Ili parolis nek angle, nek france. La lingvo esperanto ebligis nin komuniki. »

Kiam ili parolas pri la lingvo esperanto, Yvonne kaj Bruno ROBINEAU [ivon kaj brŭno robino] diras « la egalrajta lingvo » … Ĉu kiel la kafo aŭ la komerco ? Jes ja ! « Ĝi estas pontolingvo » kiu ebligas trakti egale personojn kun malsamaj gepatraj lingvoj », asertas Yvonne.
Jam de preskaŭ dudek kvin jaroj, la paro malkovris esperanton, en la komenco de longdaŭra vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, kiun ili rakontas en (la libro) Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo. Antaŭ ol impeti al tiu aventuro, ambaŭ tre bone parolis la anglan kaj la hispanan. Konsentite por Irlando aŭ por latina Ameriko, sed vere ne sufiĉe por Hungario, Japanio aŭ Ĉinio.
Ekde sia tria etapo, en Bulgario, ili decidis eklerni esperanton. « Tridekkvintagan staĝon, rakontas Bruno. Tio estis intensiva, sed ebligis nin ĝui rapide bonan scipovon de la lingvo. Kaj ses monatojn poste, ni flue parolis esperanton. »
« Ĝi ne estas nur lingvo, pludiras Yvonne. Ĝi ankaŭ estas komunumo. En ĉiuj landoj, ni povis kalkuli je la helpemo de esperantistoj, ofte malsamaj sed gvidataj de komuna idealo : renkonti aliulo(j)n. »

Gastigitaj
ĉe esperantistoj

Jen konkreta ekzemplo en Japanio : « Ni restadis ĉe du esperantistoj : ĉe inĝeniero de Tojota kaj ĉe etkamparano, ambaŭ trovitaj danke al Pasporta servo, internacia reto por senpaga gastigado ĉe familioj, kondiĉe ke oni parolu esperanton. » Sume, dum tiuj ok migradaj jaroj, la paro ROBINEAU estis gastigata ĉe 22 familioj (*) danke al pasporta servo. Ekde tiu vojaĝo ili plu parolas en esperanto. Kaj eĉ se ili vojaĝas malpli, ili jam gastigis en sia vilaĝo de la departemento Maine-et-Loire [men e lŭar], dekojn da alilandaj vizitantoj. « Mi konsideras min kiel ambasadoron de tiu lingvo », klarigas Bruno. Esperanto ne estas hobio, sed (komunik)ilo. Ilo por mondcivitano. »

Alain GUYOT [alan gujo]

(*) noto de B. Robineau : la ĵurnalisto faris eraron : la 22 familioj rilatas nur al nia restado en Japanio. Se temas pri la tuta mondvojaĝo, la nombro de niaj esperantistaj gastigantoj nombras pli ol cent

http://www.voyage-tourdumonde.com/nia-vojago-en-esperanto.html

_Komentoj
bildo de senlatine
  

Bonega.



français
esperanto
فارسی
català
castellano
Eesti
        keel English español français italiano latviešu         lietuvių Nederlands Polski Português (bra) portuguese română         suomi Türkçe 日本語 Български Русский Nederlands         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti

© 1974-2009 Pasporta Servo

Council of Europe   TEJO   Povigita de Drupalo