_TEJO.org

Abonrilata enhavo
TEJO popularigas internacian kompreniĝon per renkontiĝoj, edukaj programoj kaj uzo de internacia lingvo, Esperanto. La organizo defendas kulturan riĉecon de lingva diverseco, homajn rajtojn de lingvaj minoritatoj kaj tutmondan kompreniĝon per facila aliro al internaciaj kontaktoj. Uzo de Esperanto estas kadro de niaj klopodoj.
Ĝisdatigita: 4 weeks 1 tago antaŭe

Pri TEJO

7an de junio 2012


TEJO popularigas internacian kompreniĝon per renkontiĝoj, edukaj programoj kaj uzo de internacia lingvo, Esperanto.

La organizo defendas kulturan riĉecon de lingva diverseco, homajn rajtojn de lingvaj minoritatoj kaj tutmondan kompreniĝon per facila aliro al internaciaj kontaktoj. Uzo de Esperanto estas kadro de niaj klopodoj.

Ni esperas ke vi ŝatas nian retpaĝaron kaj bonvenigas vin komenti la kontribuojn. Se vi serĉas ne tiom aktualajn novaĵojn vi eble trovos ilin en la forumo.

legi pli

la 21-a IJS en Pécs

8an de februaro 2010


La 21-a Internacia Junulara Semajno (IJS) 2010 okazos en Pécs ["peĉ"], Hungario, inter la 3-a kaj 9-a de aŭgusto.

Ĉu vi ŝatus havi neforgeseblan someron, amuziĝi kaj interkonatiĝi kun aliaj esperantistoj?

legi pli

Kandidatiĝu por Komitataneco B de TEJO

4an de februaro 2010

Venas la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2010 ĝis la 31-a de majo 2012.

legi pli

Konkurso Partoprenu IJK-n 2010

29an de januaro 2010

Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson - ĉi jare en KUBO!!!

legi pli

Hastu por partopreni la enketon pri Kontakto

27an de januaro 2010

La kolekto de enketrespondoj pri la revuo Kontakto baldaŭ finiĝos, do ne plu atendu, respondu nun al la enketo disponebla ĉi tie! La limdato estas la 31 de januaro.

legi pli

Adreslibro de 2010

22an de januaro 2010


La adreslibro 2010 de Pasporta Servo nun estas survoje! Preskaŭ 800 gastigantoj ricevos la adreslibron. Ĉar okazis problemon kun la poŝto en 2008, ĉiuj kiuj rajtis havi ĝin ricevos tiu adreslibro de 2010 (ankaŭ kelkaj kiuj membriĝpetis en 2009).

legi pli

3 semajnoj en Kubo!

22an de januaro 2010

En Kubo, ne nur okazos UK kaj IJK!

Krom kursosemajno okazonta antaŭ UK en Havano, la amerika komisiono de ILEI okazigos seminarion por instruistoj en Matanzas, kies informoj estas videblaj tie. TEJO aktive partoprenos en la programo proponante aktivulan trejnadon, tiel ke ĝi estos ankaŭ interesa por aktivuloj!

legi pli

IJK 2011 en via lando!

15an de januaro 2010
Limdato por kandidatiĝi estas la 31-a de januaro 2010

Kandidatiĝu por organizi la 67-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 31-a de januaro 2010.

Kion TEJO faros?
- preparos kun vi buĝeton
- varbos por la evento
- provizos retpaĝaron, aliĝsistemon, datenbazon, tasklistojn, vikion
- helpos pri subvencipetado

Kion via teamo faros?
- trovos kaj traktos kun ejoj
- preparos programon
- surloke organizos
- librotenos
- traktos invitleterojn
- traktos lokajn kontaktojn
- metos informojn en la paĝaron

Kiel kandidatiĝi?
Por inviti IJK-n al via lando necesas plenigi invitilon kaj sendi ĝin ĝis la 15-a de decembro 2009.

Por pliaj informoj kontaktu lukasz ĈE tejo.org (Łukasz Żebrowski).

legi pli

JES! IS kaj AS finfine kune!

27an de decembro 2009



Ago-Semajno kaj Internacia Seminario finfine kuniĝas - tian informon dum novjara nokto ricevis partoprenantoj de ambaŭ junularaj aranĝoj. Anonco pri kreo de Junulara E-Semajno estis publikigita filme duonhoron post noktomezo. La unua JES okazos en Zakopane (Pollando). JES-paĝaro estas ankoraŭ konstruata, do plej multaj informoj pri nova aranĝo troviĝas en Vikipedio.

legi pli

Emblemo de IJK en Kubo

25an de decembro 2009

Jen ĵus elektita emblemo de la 66-a Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos inter la 24-a kaj 31-a de julio 2010 en ĉarma kampadejo de Santa Cruz del Norte. Oficialigon de la emblemo baldaŭ sekvos paĝaro de la aranĝo. En la unua duono de januaro aperos tie kotiztabelo kaj aliĝilo. Lige kun tio, kompreneble la unua aliĝperiodo estos pli longa ol kutime kaj daŭros minimume monaton ekde apero de aliĝilo. Tuj antaŭ IJK en Havano okazos la 95-a Universala Kongreso de Esperanto.

 

 

legi pli

Via opinio pri Kontakto

1an de decembro 2009


Karaj Legantoj de Kontakto!

Via opinio pri la revuo estas por ni ege grava. Tial ni decidis fari enketon, per kiu ni volas ekscii, kion vi ŝatas, malŝatas kaj volus havi en la revuo. Tio helpos al ni plibonigi Kontakton kaj prepari ĝin ĝuste laŭ via plaĉo.

legi pli

Retejo translokiĝis

19an de novembro 2009

Se vi tion ĉi povas legi, la translokiĝo de tejo.org al nova servilo sukcesis :-)

Se vi trovos ion, kio ne funkcias, sendu mesaĝon al Paŭlo aŭ la oficejo, aŭ lasu komenton ĉi tie.

legi pli

La kvara Kontakto de la jaro 2009 aperis!

9an de novembro 2009

La reta (plenkolora) pdf-versio de "Kontakto 2009:4" (232) estas nun disponebla por la abonantoj, ĉe la Reta Jarlibro de UEA, ensalutu kaj elektu la sekcion "Teko").

legi pli

Nova estraro de TEJO kunvenis en Poznano, Polujo

8an de novembro 2009

La nova estraro de TEJO estis elektita dum IJK 2009 en Liberec', Ĉeĥujo. Ĝi unuafoje kunvenis inter la 18-a kaj 21-a de Septembro en Poznano, Polujo. La kunveno havis bonegan fruktodonan etoson, kie partoprenis ĉiuj estraranoj kaj eĉ du volontuloj, eksonta (Paŭlo) kaj sekvonta (Aleks). La estraro de TEJO diskutis kaj trovis solvon por la akraj demandoj de ofte malfruanta Kontakto kaj longe ne aperanta papera versio de Pasporta Servo. Krom tio la estraro de TEJO diskutis kaj decidis pri multaj aliaj temoj rilataj al TEJO-agado, ekzemple IJK, Komunikado, E@I, komisiitoj, KODEJO, retejoj kaj financoj.

legi pli



Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         keel English español français italiano latviešu         lietuvių Nederlands Polski Português (bra) portuguese română         suomi Türkçe 日本語 Български Русский Nederlands         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti

© 1974-2009 Pasporta Servo

Council of Europe   TEJO   Povigita de Drupalo